Logo
Herzberg am Harz
 kastelo en 1654
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
kastelo en 1654



La kastelon Herzberg, al kiu certe jam apartenis loĝdomoj ĉe la piedo de la kastelmonto, mencias la unuan fojon donacdokumento de Henriko la Leono el la jaro 1154.
La setlejo Herzberg mem dokumente aperas la unuan fojon kiel «dat dorp tho Herttesberge» en dividkontrakto, kiun subskribis Duko Vilhelmo de Braunschweig kaj lia frato Henriko de Braunschweig je la 17a de marto 1337. Pliaj indikoj pri la setlejo Herzberg troveblas jam en dokumento de la 14a de junio 1143 (kiu raportas, ke iu Hermann von Hircberc partoprenis en prirabo de la monaĥejo Gerode) kaj en dokumento de la monaĥejo Walkenried el la jaro 1246.

urba blazono
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
urba blazono



La urba blazono havas sian originon en sigelo de Truchseß von Blankenburg-Herzberg, kiu jam en 1345 montras la baŭmantan cervon kiel blazonbeston de la gento de la „Kastelestroj de Herzberg“.
faktrabdomo
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
faktrabdomo





La urbo, kiu evoluis ĉe la piedoj de la kastelmonto el tiu ĉi setlejo, havas imponajn burĝdomojn kaj eksajn mastrajn domojn en kelkaj stratoj de la malnova urbokerno. La harmoniaj trabfakfasadoj montras la reprezentadvolon de la riĉa burĝaro kaj ties imagoj pri estetika arĥitekturo dum tiu tempo.





promenstrato
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
promenstrato



La 25an de oktobro 1929 la tiama vilaĝo Herzberg am Harz ricevis la urborajtojn laŭ dekreto de la Prusa ŝtatministerio kaj evoluis ĝis 1939 al kamparurbeto kun pli ol 5.000 enloĝantoj – post kiam je la 1a de oktobro 1937 oni aligis la vilaĝon Lonauhammerhütte (kiu originis el ferproduktejo, fondita en 1689 de H.C. Keydel).


stacidomo
Vergrößerung anzeigen - Wird in einem neuen Fenster angezeigt.
stacidomo

Jam en la jaro 1868 Herzberg rekte konektiĝis al la fervoja linio Northeim-Nordhausen, kiu ekde la malfermo de la intergermana limo la 12an de novembro 1989 iom post iom rericevis sian iaman gravecon. La 1an de julio 1972 la najbaraj vilaĝoj Lonau, Pöhlde, Scharzfeld kaj Sieber estis unuigitaj kun Herzberg al unueca komunumo.

Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

Marktplatz-Cam
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Engagierte Stadt
Engagierte Stadt
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
weitere Informationen
Veranstaltungen
[04.03.2017 20:00 Uhr]Klavierkonzert mit Martin Herzberg
[07.03.2017 18:00 Uhr]Internationaler Frauentag
[08.03.2017 16:30 Uhr]Internationaler Frauentag
[16.03.2017 19:30 Uhr]Vortragsabend
[18.03.2017 14:00 Uhr - 18:00 Uhr]Internationaler Frauentag
Veranstaltungskalender
weitere Informationen
---- Herzberg 2015 ---- In 6 Minuten
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Imagefilm Stadt Herzberg am Harz
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Museum Schloss Herzberg
Museum Schloss Herzberg
Bus-Fahrplan
Bus-Fahrplan
Bahn-Fahrplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen