Lonau |
![]() |
![]() |
La vilaĝoj Lonau kaj Sieber originas de setlejoj, kiuj evoluis komence de la 16a jarcento pro la fondo de ferminejoj kaj ferproduktejoj. ![]() La blazono de Lonau simbole indikas al estantaĵoj kaj pasintaĵoj same kiel al specialaĵoj de la loko. La ora ŝildo dividita per blua ondtimono supre montras amludantan urogalon, sube je la maldekstra flanko nigran starantan fagfolion kaj je la dekstra flanko krucigitajn nigrajn martelon kaj fandverŝilon. ![]() La fagfolio estas indiko al la forstumado kaj al la vilaĝnomo, ĉar “Lonau” signifas “fagplena rivervalo”. Ekde la 13a jarcento ĝis 1753 oni produktis feron en Lonau. Fandverŝilo kaj martelo memorigas pri tio. Pliaj informoj ĉe www.lonau-harz.de! ![]() |
![]() |
