Logo
Teksto en esperanto
Herzberg, la Esperanto-urbo

Ekde la 12-a de julio 2006 Herzberg uzas oficialan kromnomon „la Esperanto-urbo“. Por tio voĉdonis ĉiuj kvar partioj en la Herzberg-a urboparlamento. Poste urbestro Gerhard Walter ricevis centojn da gratuloj el la tuta mondo.
Esperanto-agado en Herzberg komenciĝis en la 1960-aj jaroj, kiam Joachim Gießner [:joahim gisner:] ekinstruis la neŭtralan pontolingvon. Li estis dum 46 jaroj tre aktiva prezidanto de la Germana Esperanta Fervojista Asocio, dum 22 jaroj prezidanto de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio kaj tradukis ĉirkaŭ 400 kantojn al Esperanto. La regiona klubo Esperanto-Societo Sudharco (Südharz) festis en 2001 sian 25-jaran jubileon per kleriga kaj kultura aranĝo kun internacie elstaraj partoprenantoj en la kastelo super la urbo. Klerigado kaj kulturo estas la precipaj laborkampoj de la Herzberg-aj esperantistoj. Interkultura Centro Herzberg funkcias interalie kiel filio por klerigado kaj kulturo de la Germana Esperanto-Asocio kaj klerigcentro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Dum la tuta jaro okazas Esperanto-kursoj, pluklerigaj studsesioj, fakaj kursoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj. Herzberg estas germania kaj internacia centro por klerigado de Esperanto-instruistoj.
Speciale sukcesa estas la apliko de Esperanto por vigligo de ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando. En aprilo 2005 la urbestroj Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski interkonsentis uzi Esperanton kiel neŭtralan pontolingvon. Esperanto estas instruata en la lernejoj de ambaŭ urboj. En aŭgusto 2006 okazis per Esperanto la unua renkontiĝo de lernantoj el Herzberg kaj Góra en arbara junular-feriejo en Herzberg-Pöhlde. Similaj renkontiĝoj, kun eĉ pli internacia partoprenantaro, okazos laŭplane en ĉiu somero.
Ni ŝatus, se Herzberg fariĝus Esperanto-modelurbo kun dulingvaj vojmontriloj, manĝokartoj en Esperanto kaj multaj aliaj ofertoj por esperantistaj gastoj. Unuaj paŝoj al tiu celo jam videblas: multloke vojmontriloj gvidas al „Esperanto-Centro“, kaj la restoracio sur monto „Großer Knollen“ en januaro 2007 surtabligis la unuajn Esperanto-manĝokartojn de la Esperanto-urbo.

Informas pri Esperanto en Herzberg:
Interkultura Centro Herzberg
Grubenhagenstr. 6
37412 Herzberg am Harz
telefono: (0 55 21) 59 83
mobila t.: (01 62) 9 89 31 42
esperanto-zentrum@web.de
www.esperanto-zentrum.de

Druckversion anzeigen



Stichwortsuche

webcam Marktplatz
Ansicht vergrößern
Ansicht vergrößern
Veranstaltungen
[08.09.2010 10:30]
"Tausend Schritte durch die Stadt" - Stadtführung
[12.09.2010]
Diakonie-Sonntag an der Nicolai-Kirche
[12.09.2010 10:00]
Tag des offenen Denkmals
Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt
weitere Informationen
Heiraten auf Schloss Herzberg
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Der Weg zu Ihrer Traumhochzeit
Bus-Fahrplan
weitere Informationen
Bahn-Fahrplan
Stadtplan
weitere Informationen
Anreise nach Herzberg
weitere Informationen
HarzKurier
weitere Informationen
Aktuelles Wetter